municipo en Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Momblona [momBLOna] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, sudokcidento de la provinco Sorio kaj komarko Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco.
Momblona | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42225 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 18 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 27′ N, 2° 21′ U (mapo)41.443888888889-2.3463888888889 [+] | ||
Alto | 1 062 m [+] | ||
Areo | 23 km² (2 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Momblona [+] | |||
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 22,91 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 17 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 200 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 56 km de Sorio, provinca ĉefurbo.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.