dialekto de la rumana lingvo From Wikipedia, the free encyclopedia
La moldava dialekto estas speco de la rumana lingvo, parolata en Moldavio, nord-orienta Rumanio kaj Odesa provinco.
En Rusio kaj Ĉednestrio pro pure politikaj kialoj la moldava dialekto estas erare rigardata kiel lingvo aparta de la rumana.
Inter la moldava dialekto, kaj la norma rumana lingvo, kiu estas uzata en Rumanio, apenaŭ ekzistas diferencoj; la Moldava Akademio de Sciencoj oficiale informas (i.a. en sia paĝaro), ke la moldava fakte egalas al la rumana. Tamen kelkaj politikistoj de Moldavio erare insistas pri aparteco de la moldava lingvo.
La gravecon de la lingva statuso eble montras la fakto, ke la himno de Moldavio nomiĝas Limba noastră (= nia lingvo).
Laŭ esplorado de 2014 [1], la moldava rumanlingva gazetaro uzas nur 0,28—0,58 % de moldavaj dialektismoj.
La 16-an de marto 2023 la parlamento de Moldavio aprobis leĝprojekton por ŝanĝi la nomon de la ŝtata lingvo en la konstitucio kaj en ĉiuj aliaj leĝoj, de "moldava" al "rumana". La iniciato estis argumentita per neceso konformigi la leĝaron al la decido de la Konstitucia Kortumo farita en 2013, kiu diras ke la Deklaracio de Sendependiĝo de Moldavio, mencianta la rumanan lingvon, superas la konstitucian tekston, inkluzive rilate la nomon de la ŝtata lingvo.[2].
Historie la rumana lingvo uzis proporan skribsistemon, sed poste la parto parolata en Rumanio transiris al la latina alfabeto. La cirila skribsistemo konserviĝis en sovetia Moldavio, sed post la sendependiĝo, la alfabeto estis ŝanĝita fakte al la rumana (kun kelkaj pli regulaj uzoj, ol en la rumana). Tamen la cirila skribsistemo plu estas konservata nur en Ĉednestrio, kaj nur de pro-rusiaj lokaj aŭtoritatoj (ekzemple, en gazeto Adevărul Nistrean). Rumanlingvanoj, kiuj loĝas en Ĉednestrio, plejparte uzas latinan skribsistemon.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.