![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/87/15-09-26-RalfR-WLC-0067.jpg/640px-15-09-26-RalfR-WLC-0067.jpg&w=640&q=50)
Mojito
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mojito (prononcata hispane [moˈxito] – „moĥito“) estas tradicia kuba koktelo. Mojito enhavas kutime freŝajn folietojn de pipromento, blankan rumon, krudan sukerkanan sukeron, limeon kaj sodakvon. Ĝi estas servata en altaj glasoj kun trinkŝalmo kaj miksilo. Anstataŭ limeo eblas uzi ankaŭ limean sukon kaj anstataŭ sukero siropon (guarapo). En kelkaj versioj oni aldonas en la trinkaĵon ankaŭ iun amaran likvoron (Angostura bitter).
Rapidaj faktoj
Mojito | |
---|---|
![]() | |
Lando de origino | ![]() |
Jaro de fondo | 1910-1920 |
Glaso | highball |
Konsisto | blanka rumo sukerkana sukero aŭ sukera siropo pipromento sodakvo aŭ limea suko erigita glacio |
Fermi