Mohenĝo-daro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mohenĝo-daro, sinde موهن جو دڙو, angle Mohenjo-Daro, estas ruinurbo en la suda parto de Pakistano, en la provinco Sindo, apud la dekstra bordo de la rivero Induso. La nomo signifas „monteto de la mortintoj”.
Mohenĝo-daro | |||
---|---|---|---|
sinde موهن جو دڙو, urdue موہن جو دڑو, angle Mohenjo-Daro | |||
arkeologia loko [+] | |||
Lando | Pakistano | ||
Provinco | Sindo | ||
Koordinatoj | 27° 19′ 45″ N, 68° 8′ 20″ O (mapo)27.32916666666768.138888888889 | ||
Akvokolektejo | 2,4 km² (240 ha) [+] | ||
Areo | 2,4 km² (240 ha) [+] | ||
|
|||
|
|||
Mohenĝo-daro | |||
Vikimedia Komunejo: Mohenjo-daro [+] | |||
La elfosado de Mohenĝo-daro komenciĝis en 1922 kaj post ioma tempo evidentiĝis, ke oni malkovris la plej grandan urbon de la Indus-vala civilizacio. Ĝia ĉirkaŭlongo estis ĉ. 5 km kaj oni supozas (el riĉaĵo de la memoraĵoj, el formoj de la konstruaĵoj), ke ĝi estis grava centro de la civilizacio.
Mohenĝo-daro (ekde 1980 kiel parto de la monda kulturheredaĵo) nun situas je 3 km de la Induso, de kiu ĝin protektis digoj, sed ne tro sukcese: laŭ la elfositaĵoj, la areon plurfoje longtempe inundis la rivero.
La bazaj linioj de la urbo estas regulaj. Ĝi konsistas el 385 ĉirkaŭ 230 m-longa domaroj aŭ insuloj, kiujn disigis rektaj stratoj kaj interstratetoj. La centran domaron de la okcidenta parto, la „citadelon”, oni konstruis sur bazo alta 6–12 m kaj el adobo (argilo) kaj fortigis ĝin per bastionturo el briko. En la citadelo troviĝis la banejo ĉirkaŭita per kolona verando, unu granda loĝkonstruaĵo, grandega grenejo kaj minimume du konsilĉambroj. Tiu citadelo eble estis la religia kaj ceremonia centro de la komunumo.
Oni elfosis en la suba urbo grandajn domojn kun interna korto, kio pruvas ekziston de grandnombra mezklaso. En la plimulto de la domoj ekzistis banejo kaj ofte eĉ kanalizita necesejo: la domaj kanaloj aliĝis al la strataj kanaloj, kovritaj per brikoj. La trotuaroj el briko pruvas, ke la domoj havis etaĝon aŭ minimume loĝeblan surtegmentan terason. Oni ŝmirfermis la murojn per koto por ke ili pli bone eltenu la veteron.
Konstrua ornamaĵo ne postrestis, sed certe ekzistis. Restas nur plastikaĵoj.
La urbo estis konstruita en la 25-28-a jc. a.K. poste regresis kaj forlasita proksimume en 1700 a.K.