From Wikipedia, the free encyclopedia
Ne miskomprenu kun Modrovka!
Modrová, hungare Nagymodró [nadjmodrO], germane Großmodro, Großmodrau estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Groß kaj nagy signifas: granda.
Modrová | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Nové Mesto nad Váhom | ||
Poŝtkodo | 916 35 | ||
Aŭtokodo | NM | ||
Telefonkodo | ++421-33-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 523 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 41 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°38′30″N 17°53′50″O (mapo) | ||
Alto | 199 m s.m. | ||
Areo | 12 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Modrová [+] | |||
Modrová situas laŭ komenca parto de sakovojo. Nové Mesto nad Váhom troviĝas je 17 km-oj.
La unua mencio okazis pri la templo en 1332, pri la vilaĝo en 1348 en formo "Madro", poste en 1452 laŭ preciza hungara nomo "Nagmodro". En 1530 la turkoj bruldetruis la vilaĝon kaj en 1664 la turkoj okupis ĝin. En 1753 oni komputis tie 26 familiojn. En 1787 loĝis tie 239 vilaĝanoj en 41 domoj, en 1828 340 vilaĝanoj en 47 domoj. En 1836 pro ĥolero multaj mortis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagymodró 356 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Vágújhely, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Modrová 512 homoj, (500 slovakoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.