muta filmo reĝisorita de Karolo Chaplin From Wikipedia, the free encyclopedia
Modern Times ("Modernaj Tempoj") estas komedia filmo de Charlie Chaplin de 1936, kiu rakontas pri lia "Trampo", fikciulo luktanta kontraŭ la vivo en la moderna mondo. La filmo estas komentario pri la senespera laborkrizo de la Granda Depresio, problemoj kaŭzitaj (laŭ Chaplin) pro moderna industriigo. Chaplin mem aktoris en la filmo, kun Paulette Goddard, Henry Bergman, Stanley Sandford, kaj Chester Conklin. Ĝi ankaŭ estis verkita kaj direktita de Chaplin. Ĝi estis la lasta apero de la Trampa fikciulo, kaj lia lasta muta filmo, kun tamen sonefikoj kaj muziko aŭdeblaj.
Modernaj Tempoj | |
---|---|
afiŝo | |
muta filmo | |
Originala titolo | Modern Times |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | muta (kun anglaj subtekstoj) |
Kina aperdato | 5-a de februaro 1936 |
Daŭro | 87 minutoj |
Ĝenro | Komedio |
Kameraado | Roland Totheroh, Ira H. Morgan |
Buĝeto | Usona $1.500.000 (taksata) |
Reĝisoro(j) | Charlie Chaplin |
Produktisto(j) | Charlie Chaplin |
Scenaro | Charlie Chaplin |
Filmita en | Usono |
Muziko de | Charlie Chaplin |
Ĉefrolantoj | Charlie Chaplin Paulette Goddard |
Produktinta firmao | Charles Chaplin Productions |
Distribuo | United Artists |
Honorigoj | National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
En 1989, ĉi tiu filmo estis elektita de la Usona Kongresa Biblioteko kiel "kulture grava", kaj tial prezervita ĉe la Usona Nacia Film-Registro. La filmo estas ofte listigita inter la plej bonaj filmoj iame faritaj. Vidu ekzemple ĉe Sight & Sound.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.