itala fromaĝo From Wikipedia, the free encyclopedia
Mocarelo estas itala specialaĵo de fromaĝo, kiu havas sian originon en la regiono de Napolo aŭ Aversa (CE), kie ĝi estas nomata Mozzarella di bufala.
Vera, origina mocarelo konsistas el bubalina lakto. En grandaj foirejoj oni pli ofte ofertas ĝin el bovina lakto aŭ el miksaĵo de bovina kaj bubalina laktoj: la gusto de tiu produkto ne estas tiel forta kiel tiu de la originalaĵo.
Mocarelo estas tipa ero de la itala kuirarto. Oni uzas ĝin ekz. por pico, sed ankaŭ por salatoj kun tomatoj kaj bazilio.
La fromaĝo estas farata el lakto acidigita per bakterioj el la familio de laktobacilaloj, kaj al la gusto aparte kontribuas enterokokoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.