imperiestro de Bizanca Imperio From Wikipedia, the free encyclopedia
Miĥaelo la 3-a estis imperiestro de Bizancio.
Miĥaelo la 3-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Regado | ekde 843 ĝis 867 | ||||
Persona informo | |||||
Μιχαήλ Γ΄ ο Μέθυσος | |||||
Naskonomo | greke Μιχαήλ Γ΄ ὀ Μέθυσος, | ||||
Naskiĝo | 840 en Konstantinopolo | ||||
Morto | 867 en Konstantinopolo | ||||
Tombo | Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj vd | ||||
Religio | ortodoksismo vd | ||||
Ŝtataneco | Bizanca imperio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Amorian dynasty vd | ||||
Patro | Teofilo de Bizanco vd | ||||
Patrino | Teodora la Armenino vd | ||||
Gefratoj | Maria (en) , Anastasia (en) , Constantine (en) kaj Thekla (en) vd | ||||
Edz(in)o | Eudokia Dekapolitissa (en) vd | ||||
Infanoj | Stefano la 1-a de Konstantinopolo, Leono la 6-a la Saĝa vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | imperiestro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Miĥaelo la 3-a, kromnomita «la Ebriulo», estis filo de Teofilo la 2-a el la dinastio Amoriana, kaj de Teodora el Bizanco. Li naskiĝis en 840 kaj sukcedis sian patron sur la trono jam nur dujaraĝa (842) ĉe la regenteco de la patrino.
Dum la neplenaĝuleco de Miĥaelo, la imperion estris lia patrino Teodora kun lia onklo Sergio kaj la ministro Teoktisito. La imperiestrino, kontraŭa al la ikonrompismo de la antaŭa imperiestro, eksigis la tiaman patriarkon nome Johano la gramatikisto, obstina ikonrompisto, kaj lin anstataŭigis per ikonhonoranto Metodio la 1-a (843). Tiel ĉesis la repreno de ikonrompismo en Konstatinopolo.
Tiun agon sekvis energiaj subpremadoj kaj deportaĵoj de herezaj Paŭlicianoj el Anatolio en Trakion kaj estis lanĉitaj ekspedicioj kontraŭ la slavoj premantaj ĉe la landaj limoj.
Bizancianoj estis venkitaj, ĉe landaj limoj, en Pamfilio, en Kreto de araboj, kaj en Sirio de Abasida Kaliflando, sed ilia marfloto venkis arabojn en 853 kaj en sinsekvaj operacoj en Egea maro kaj ĉe marlimoj de Sirio.
Danke al la helpo de Bardaso, frato de Teodora, jam nomumita Cezaro, Miĥaelo renversis la reĝimon de Teodora en 856, ekzilis la patrinon kaj onklinojn en monaĥinejon, dum Teoktisito estis mortigita.
Miĥaelo devis entrepreni diversajn militojn kontraŭ araboj, sed lia armeo, dekomence gvidata de Bardaso, suferis malvenkojn. Ankaŭ kontraŭ la bulgaroj li militis, sed Bardaso sukcesis kontrakti kun ili avantaĝan pacon kun sindevigo de reciproka nemilitado, dum la patriarko Fozio la 1-a, levita al tiu eklezia ofico de Teodora, obtenis permeson evangelizi bulgarojn.
Ankaŭ en Sicilio araba armeo plurfoje venkis bizancian armeon kaj sukcesis konkeri diversajn fortresojn.
Sume, tamen, la imperio plifortiĝis profitante de diversaj favoraj situacioj.
Miĥaelo ne rezignis la tradician cezaropapismon de siaj antaŭuloj kaj volis regi en eklezio kaj en la konstantinopola patriarklando. Dum la regno de Miĥaelo la 3-a okazis kolizio, grave memorinda, kun papo Nikolao la 1-a, instaliĝinta pro la deoficigo de patriarko Ignaco. Ignaco la 1-a, patriarko de Konstantinopolo ekde 846, kulpigis 858 Bardason la onklon de Miĥaelo pri sangadulto kaj malpermesis al li eniri preĝejon dum publika akcepto. Kiam la imperiestro tion eksciis, li furioziĝis pro la ne petita permeso tion fari. Li senprocese maloficigis Ignacon kaj lin anstataŭigis per Fozio opiniata fidela al lia volo. La papo reagis ordonante ke Ignaco reenoficiĝu al sia eklezia tasko, Miĥaelo deklaris lin forfalita el papado pro herezo. La afero sekvigos gravajn konsekvencojn kiuj signis la historion de la rilatojn de la du eklezioj.
En 866 Miĥaelo permesis ke lia onklo Bardaso estu mortigita de makedona aventuristo, Bazilo (812 – 886) al kiu li disdonos favorojn kaj prestiĝon kun la komando de la armeo. Bazilio trovis pretekstojn kaj okazon por sin liberigi de la imperiestron mem kontraŭ kiu li organizis konspiron (867). La taskon de la mortigo plenumis soldato.
Dum la regado de tiu imperiestro, laŭ historiistoj, Bizancio gajnis pli da prospero kaj sekureco, sed ankaŭ komenciĝis tumulta vivo en la regno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.