![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/95/Biserica_de_lemn_din_Cetateaua01.jpg/640px-Biserica_de_lemn_din_Cetateaua01.jpg&w=640&q=50)
Mitrofani (komunumo, Vâlcea)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mitrofani [mitrofan'] estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el kvar vilaĝoj: Cetățeaua, Izvorașu, Mitrofani (la sidejo) kaj Racu.
Rapidaj faktoj komunumo en Rumanio ...
Mitrofani | ||
---|---|---|
![]() | ||
Komunumo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | ![]() | |
Situo | 44° 44′ N, 24° 13′ O (mapo)44.72722222222224.210555555556 | |
| ||
![]() | ||
Alto super maro | 212 m | |
Poŝtkodo | 247676 | |
Loĝantaro | 945 (en 2011; 1.196 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 174520 | |
Fermi
Mitrofani situas ĉe la rivereto Verdea, kvar kilometrojn okcidente de la rivero Olt. La komunumo situas laŭlonge de la komunuma vojo DC98, kiu iras al Sutești kaj al la nacia vojo DN67B.
En 2011 Mitrofani estis kun 945 loĝantoj la dua plej malgranda komunumo de Vâlcea, post Titești.[1]
En 1968 la komunumo estis malfondita kaj ĝiaj partoj aligitaj al Sutești. En 2004 ĝi estis refondita per la leĝo n-ro 82.[2]