Miskit-nikaragvaj marbord-karibaj mangrovoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La miskit-nikaragvaj marbord-karibaj mangrovoj estas tersupraĵa ekoregiono el la kariba ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mangrovarbaroj . Ĝi troviĝas je la marbordoj de Kariba Maro de Nikaragvo, Honduro, kaj Kostariko. Ankaŭ la mangrovoj de ofŝoraj insuloj kiel Maizaj Insuloj estas koncernataj. La komunumo ampleksas iom da mangrovaj specioj kiaj manglo (Rhizophora mangle), Avicennia germinans, Laguncularia racemosa, Conocarpus erectus, kaj aliaj specioj kiaj Rhizophora harrisonii krom la malofta Pelliciera rhizophorae.