Miroslav Krleža
From Wikipedia, the free encyclopedia
Miroslav Krleža (naskiĝis la 7-an de julio 1893 en Zagrebo – mortis la 29-an de decembro 1981, samloke) estis kroata verkisto, poeto, ĵurnalisto kaj enciklopediisto.
Politike li apartenis al maldekstrula generacio de kroataj aŭtoroj, kiu akre kritikis tiaman Aŭstrujon-Hungarujon, pro kio li estis degradita antaŭ la fino de la Unua Mondmilito.
Li aktive partoprenis en socia vivo en Jugoslavio, kaj en la reĝa periodo, samkiel en la socialisma. Inter la militoj li membris en la komunista partio, sed estis eksigita, ĉar li rifuzis socialisman realismon.
Li grave kontribuis al eldonado de gazetoj Plamen (1919), Književna republika (1923-1927), Danas (1934) a Pečat (1939-1940). Post la 2-a mondmilito li laboris en la zagreba instituto de leksikografio, kie li dediĉis sin al leksikografia verkado.