Minkonstruaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La minkonstruaĵo aŭ mindomo estas la tuteco de ĉiuj subteraj kavaĵoj de minejo. Same kiel la aranĝo de domo, kiu ekde la enirejo konsistas el ŝtuparejo, koridoroj kaj ĉambroj sur diversaj etaĝoj, la koncepto estas transigebla sur mindomo: Ekde la surteraj malfermaĵoj ĝi disponas pri ŝaktoj, mingalerioj kaj ekspluatejoj sur diversaj minetaĝoj.