elfosado de erco el minoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Minado estas la ekspluatado de enteraj aŭ subteraj substancoj. La loko kie troveblas la ekspluateblaj substancoj nomiĝas mino. Ministoj elfosas ilin per hakado, pulveksplodo aŭ borado kaj fortransportas ilin. La tuto de la instalaĵoj, galerioj ktp. aranĝita por la ekspluatado de mino nomiĝas minejo. La senvalora ŝtonaĵo estas forigita je ŝutmonto aŭ uzita por konstruceloj.
Fajrmetado aŭ mineja fajrmetado estas metodo de tradicia minado uzita plej ofte el prahistoriaj epokoj ĝis la Mezepoko. Oni metis fajron kontraŭ roko por varmigi rokaĵojn, kiuj estis poste trempitaj per likvoj, kaŭzante ke la ŝtono rompiĝu pro temperatura frapo.
Subĉiela minado estas tekniko por surfaca minado kaj elfosado de rokoj aŭ mineraloj el la tero pere de ties removado el malferma truo aŭ ŝtonminejo.
Subĉiela minejo aŭ surfaca minejo estas minejo kiu funkcias subĉiele, tio estas sur la surfaco de la tereno, diference de la subteraj, kiuj funkcias sub tiu.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.