Minervois estas la nomo de vinregiono en Languedoc-Roussillon en Francio. La nomo devenas de la centra urbo Minerve. La regiono situas kiel amfiteatro inter la Montagne Noir kaj la ebeno de la Aude. Estas prahistoriaj kavoj kaj dolmenoj, pitoreskaj vilaĝoj kun romanaj preĝejoj.
Minervois | |
---|---|
Geografia regiono | |
franca vino [+] | |
Lando | Francio |
Kultivata areo | 33 km² (3 300 ha) |
Fondo | 1985 |
Kultiva klimato | mediteranea |
Grundospecoj | tre kompleksa: ardezo, blanka marmoro, kvarca gruzo, grejso; centraj: sabloŝtonoj, kalkŝtonoj kaj marnaj grundoj |
Kvanto da vino | 130.000 hl / 17 milionoj da boteloj |
Vikimedia Komunejo: Minervois [+] | |
Ekde la gaŭlo-romia tempo, kiam la regiono apartenis al la romia provinco Gallia Narbonensis ekzistas la kultivado de vino. Ekde la 15-a de februaro 1985 la precipe ruĝaj vinoj havas la statuson de Appellation d'Origine Contrôlée (AOC). Ĝi estas unu el la 16 vinberregionoj de Langedoc
La regiono produktas sur 5000 ha 170 000 hl da vino de la vinberspecoj Syrah, Grenache, Carignan, Cinsault kaj Mourvèdre per 30 kooperativoj kaj 220 individuaj vinproduktantoj. Apudaj vinregionoj estas norde Appellation Saint-Chinian, sude Corbières kaj okcidente Cabardès.
Eksteraj ligiloj
- france ĝenerale pri la regiono
- france mapoj Arkivigite je 2008-12-27 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.