Mineralkarba gudro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mineralkarba gudro estas kromprodukto el la koakso produktado el minerala karbo. La nigra, malfacile fluanta maso, kiu eligas karakterizan odoron, estas ekstraktata el gasoj ekestantaj en koaksigejo. Mineralkarba gudro konsistas el pluraj miloj, plejparte aromataj, ligaĵoj, i. a. hidrokarbonoj, nitrogenhavaj bazoj kaj fenoloj.