ruslingva historia romano far Lev Tolstoj pri la Napoleonaj militoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Milito kaj Paco (ruse: Война и мир [vojna i mir]; en la originala ortografio: Война и миръ) estas eposaromano de Lev Tolstoj, unue eldonita de 1865 ĝis 1869 en Russkij Vestnik, kiu rakontas la historion de rusia socio dum la epoko de Napoleono. Oni kutime laŭdas ĝin kiel unu el la du ĉefaj majstroverkoj de Tolstoj (la alia estas Anna Karenina) kaj unu el la plej bonaj romanoj de la mondo. Ĝi ankaŭ estas unu el la plej longaj fikciaĵoj.
Milito kaj Paco proponis novan specon de fikcio, kun multaj roluloj enplektitaj en la intrigo, kiu ampleksas neniom malpli ol aludate per la titolo, kune kun la egale imponaj temoj: juneco, maljuneco kaj geedziĝo. Kvankam hodiaŭ oni konsideras ĝin romano, ĝi rompis tiom da konvenciaĵoj pri romanoj siatempaj, ke multaj kritikistoj tiam ne konsideris ĝin tia. Tolstoj mem konsideris sian verkon Anna Karenina sia unua provo verki romanon laŭ la Eŭropa senco.