Militkampanjo en Kaŭkazio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Militkampanjo en Kaŭkazio estas la nomo de la armitaj konfliktoj inter la Otomana Imperio kaj la Rusia Imperio, kiuj poste inkluzivis la armeojn de Azerbajĝano, Armenio, la Diktaturo de Centra Kaspio kaj la Brita Imperio kiel parto de la Mezorienta Fronto de la Unua Mondmilito. La militkampanjo etendiĝis de Kaŭkazio ĝis la Orienta Anatolio atingante la urbojn Trabzon, Bitlis, Muş kaj Van. La surtera militado estis akompanita de la rusa mararmeo en la regiono de la Nigra Maro en Otomana Imperio.
Militkampanjo en Kaŭkazio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Kaŭkaza Fronto | |||||||
La urbo Erzurum ruinigita, centre dekstren: rusaj trupoj, malsupre maldekstren: la islamaj vunditoj, centre dekstre: la otomanaj trupoj, malsupre dekstre: la rifuĝintoj de Armenio. | |||||||
kampanjo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Otomana Imperio Azerbajĝana Demokratia Respubliko Germana Imperio |
Rusa Imperio Armena Demokratia Respubliko | ||||||
Komandantoj | |||||||
Ismail Enver Vehip Paŝao Samad Bej Mehmandarov Ali Agha Ŝiĥiliski Ĝafargulu Ĥan Naĥcivaski Friedrich Kress von Kressenstein |
Ivanoviĉ Voroncov-Daŝkov Nikolaj Judeniĉ Andranik Toros Ozanjan Drastamat Kanajan Garegin Nĵdeh Movses Silikjan Stepan Ŝahumjan Lionel Dunsterville | ||||||
La 23-an de februaro 1917, la rusa antaŭenmarŝo estis haltita post la Rusa revolucio de 1917 kaj la Kaŭkaza Rusa Armeo disiĝis kaj estis anstataŭita per la fortoj de la nova fondita Armena ŝtato, inkluzivante la lastajn unuojn de armenaj volontuloj kaj de la Armena milico. Dum 1918 la regiono ankaŭ vidis la establadon de la Diktaturo de Centra Kaspio, la Respubliko Montara Armenio kaj aliancita forto nomita Dunsterforce, kiu estis kunmetita el elit-trupoj prenitaj de la Mezopotamia kaj Okcidenta Frontoj. La Otomana Imperio kaj la Germana Imperio havis varman konflikton en Batumi kun la alveno de la Germana Kaŭkaza Ekspedicio kies unua celo estis certigi la petroloprovizojn.
La 3-an de marto 1918, la kampanjo inter la Otomana Imperio kaj Rusio finiĝis per la Traktato de Brest-Litovsk kaj je la 4-a de junio 1918, la Otomana Imperio subskribis la Traktaton de Batum kun Armenio. Tamen, la armitaj konfliktoj daŭris kiam la Otomana Imperio daŭre engaĝiĝis kun la Diktaturo de Centra Kaspio, la Respubliko Montara Armenio kaj Dunsterforce de la Brita Imperio ĝis la Armistico de Mudros subskribita la 30-an de oktobro 1918.