Militreĝimo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Militreĝimo, militista diktaturo aŭ armereĝimo estas formo de ŝtato aŭtoritara en kiu, pli malpli, la juraj, plenumaj kaj leĝodonaj institucioj estas kontrolitaj de la Armeo kiu malpermesas ĉiun ajn formon de demokratia kontrolo. Kutime ili devanas el la forigo de la regosistemo ekzistanta ĝis tiam post puĉo. Kiel en ĉiu diktaturo, militreĝimo povas esti oficiala aŭ neoficiala (kelkaj armeaj regantoj, kiel la iama reganto de Panamo, Manuel Noriega, eĉ formis civilan registaron subigitan al ili). En iuj kazoj estas kombinaĵo de armea reĝimo kune kun civila registaro do la armeo havas multe da potenco kvankam ekzistas civila registaro.
La militaj diktaturoj ĝenerale justigis sin kiel metodo aranĝi politikan stabilecon por la nacio aŭ savi ĝin el la minaco de "danĝeraj ideologioj". La militaj reĝimoj prezentas sin kiel sendependaj, kiel "neŭtrala" partio kiu havigas provizoran direkton senpartian en tumultaj epokoj, dum prezentas la civilajn politikistojn kiel koruptuloj kaj malefikaj.
Unu el la karakteroj preskaŭ universalaj de milita registaro estas la instituciigo de la milita escepta leĝaro fronte al deklarita krizostato, pere de kio oni forigas ĉiujn jurajn garantiojn kiuj protektas la personojn kontraŭ la trouzo de la Ŝtato. La militaj reĝimoj ĝenerale ne respektas la homajn rajtojn kaj uzas la forton kaj la perforton por silentigi la disidentojn kaj politikajn opoziciulojn.
Komenciĝante en la 1970-aj jaroj, armereĝimoj komencis iĝi malpli oftaj. Ĉi tio verŝajne estas ĉar ili ne plu havas internacian legitimecon. La kolapso de Sovetunio kaj la malkresko de streĉitiĝo inter la superpotencoj malfaciligis al armereĝimoj uzi komunismon por pravigi sian ekziston kaj akiri subtenon. Kiel rezulto de la fino de la Malvarma Milito, la plej multaj el la armereĝimoj en Latin-Ameriko malaperis kaj estis anstataŭigitaj per demokratioj. En Mezoriento plej multaj militaj reĝimoj (kiel Sirio kaj Egiptio) fariĝis aliaj specoj de tiranio.
Eĉ regule funkciantaj demokratioj povas starigi militreĝimon sur iuj el siajn teritorioj aŭ en certa tempperiodo, kiel iam faris Israelo sur la arabaj israelanoj de la ekestiĝo de la ŝtato en 1948 ĝis 1966. Israelo ankaŭ kontrolas okupatajn Palestiniajn teritoriojn per militreĝimo ekde la sestaga milito de 1967 ĝis nun, ĉar laŭ la leĝo de la lando tiuj teritorioj estas posedataj sed ne aneksataj.