![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/ae/Rac%25C5%2582awice1.jpg/640px-Rac%25C5%2582awice1.jpg&w=640&q=50)
Milita falĉilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Milita falĉilo estas simila al halebardo tranĉarmilo, kiun oni konstruas per ŝanĝo de tipa agrikultura ilo - falĉilo. Pro ties bona atingodistanco kaj granda akreco, milita falĉilo estis utiligata kiel batalilo de regula armeo. Por uzi ĝin en bataloj oni devis instali la klingon laŭlonge de la stango kaj fortikigi la armilon.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/ae/Rac%C5%82awice1.jpg/640px-Rac%C5%82awice1.jpg)
Falĉilo estis uzata kiel pleba armilo dum jarcentoj, ofte de kamparanoj - pro manko de aliaj armiloj - por protekti vilaĝojn, bienojn kaj urbajn murojn. Same uzataj estis forkegoj, hakiloj ktp.
Milita falĉilo estas precipe konata kiel uzata en polaj naciaj ribeloj: dum la insurekcio de Kościuszko (1794) batalis infanterio konsistanta el 2000 kamparanoj armigitaj de falĉiloj, ankaŭ dum la Novembra, Januara kaj Sileziaj ribeloj.
- Kategorio Milita falĉilo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)