Mikroplastaĵo
plasta partiklo malpli granda ol unu milimetro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mikroplastaĵoj estas plasteroj[1] malpli ol 5 mm longaj, laŭ la usona Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio (NOAA)[2][3] kaj la Eŭropa Kemiaĵa Agentejo.[4] Ili poluas enirinte ekosistemojn el diversaj fontoj, interalie kosmetikaĵoj, vestaĵoj, manĝaĵaj pakumoj, kaj industriaj procezoj. Pli grandaj plastaĵoj estas makroplastaĵoj. La plej malgrandaj plasteroj, de 1 ĝis maksimume 1000 nanometroj, povas nomiĝi nanoplastaĵoj.
Oni povas distingi inter mikroplastaĵoj primaraj kaj sekundaraj. Primaraj mikroplastaĵoj estis produktitaj jam je grando de malpli ol 5 mm, ekzemple tiuj uzataj en kosmetikaĵoj, dentopastoj, aŭ vindotukoj por beboj. Sekundaraj devenis el la disfalo de plasto post kiam ĝi eniras la vivmedion. Kelkaj fontoj de sekundaraj mikroplastaĵoj estas fiŝretoj, boteloj, sakoj, mikroondotaŭgaj kuirujoj, tesaketoj, kaj pneŭa defalaĵo.[5][6][7][8] Ambaŭ specoj daŭras en la medio en altaj kvantoj, precipe en akvaj ekosistemoj kiel akva poluo[9]. Ili ankaŭ povas akumuliĝi en la aero kaj teraj ekosistemoj.
Mikroplastaĵoj estas malfacile detrueblaj kaj havas denson similan al tiu de akvo. Ĉar ili nek falas funden nek rapide malkomponiĝas (ili povos daŭri centojn aŭ milojn da jaroj),[10][11] mikroplastaĵoj havas grandan eblon esti enkorpigitaj, enhistigitaj, kaj akumulitaj de multaj organismoj. Interalie ili estas trovitaj en homa sango.[12][13] La sanriskoj pro la toksaj kemiaĵoj estas nesciataj por homoj, sed gravaj por malpli grandaj organismoj, kaj la substancoj povas biomagnifikiĝi tra la nutra ĉeno.[14][15] En teraj medioj, oni pruvis, ke mikroplastaĵoj malplivigligas grundajn ekosistemojn kaj malpliigas la mason de lumbrikoj.[16][17] La movociklo de mikroplastaĵoj en la medio estas esplorata kaj ne tute konata. Ili estas trovitaj eĉ sur altaj montoj, ege malproksime de siaj fontoj.[18]