Mikrofono
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mikrofono estas aparato, kiu transformas la sonon al elektra signalo, kiu havas similajn ondoproprecojn kiel la sono. Mikrofonoj estas uzataj en telefonoj, aŭdaparatoj, magnetofonoj, diktafonoj ks. oni uzas la vorton mikrofono ĉefe por aliaj, pli grandaj specoj.
Ĉi tiu artikolo pri tekniko citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Aprilo 2012) |
Mikrofono transformas sonondojn (premŝanĝojn de aero) al simile ŝanĝiĝanta elektra kurento. Tio okazas en du paŝoj. Unue la sonondo trafas elastan surfacon, membranon, kiu komencas oscili. La moviĝo de la membrano ekas similajn ŝanĝojn en la elektra cirkvito. Laŭ tipo de mikrofono, je moviĝo de la membrano, ŝanĝiĝas ankaŭ rezisto de karbonkonektilo (karbona mikrofono), kapacito de kondensilo (kondensila mikrofono), bobeno en magneta kampo (dinamika mikrofono) aŭ moviĝo de kondukto (rubanda mikrofono) aŭ tordiĝas aŭ kliniĝas piezoelektra kristalo (kristala mikrofono).