From Wikipedia, the free encyclopedia
Mikale (antikve-greke Μῠκάλη, Mukálē; moderngreke Mikali) dum la antikva epoko estis la nomo de montara duoninsulo ĉe la okcidenta marbordo de Malgrandazio, la nuna Turkio. Ĝi troviĝis norde de la enfluejo de la rivero Meandro en la Egean Maron. La nuna turklingva nomo de la duoninsulo estas Samsun Dağ. Sur la duoninsulo troviĝis interalie la antikvaj urboj Priene, Mileto kaj Efezo. La kruta montaro havas montopintojn de ĝis 1.265 metroj super la marnivelo.
Mikale | ||
---|---|---|
Historia regiono | ||
montara sistemo [+] | ||
Lando | Turkio | |
Supermara alteco | 1 237 m [+] | |
- koordinatoj | 37° 40′ 0″ N, 27° 5′ 0″ O (mapo)37.66666666666727.083333333333 | |
Mikale | ||
Vikimedia Komunejo: Mount Mycale [+] | ||
En la markolo inter la montara duoninsulo kaj la insulo Samoso dum la jaro 479 a.K. okazis la historia "Marbatalo de Mikale" inter la grekaj kaj persaj armeaj ŝiparoj.
La historia greka tirano Polikrato, kiu rezidis sur la insulo Samoso, sur la duoninsulo estis logita en kaŝitan kaptejon kaj sekve estis ekzekutita.
37° 40' norde, 27° 5' oriente Mapo
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.