From Wikipedia, the free encyclopedia
Provinco Mikaŭa (japane: 三河国 [mikaŭa no kuni], Hepburn-Transskribo: Mikawa no kuni) estas malnova provinco de Japanio. Ĝi situis tie, kie nun troviĝas la orienta parto de la gubernio Ajĉi.
Provinco Mikaŭa | |||
---|---|---|---|
provinco | |||
Provincoj de Japanio [+] | |||
Lando | Japanio | ||
- koordinatoj | 35° N, 137° O (mapo)35.026389137.401667 [+] | ||
Vikimedia Komunejo: Mikawa Province [+] | |||
La provinco Mikaŭa estis ĉirkaŭita de la provincoj Oŭari, Mino, Ŝinano kaj Totomi. Ankoraŭ nuntempe oni uzas la vorton Mikaŭa por indiki la regionon de la gubernio Ajĉi kie troviĝas la urboj Tojohaŝi, Okazaki kaj Tojota.
La provinco Mikaŭa estis la devenloko de la ŝoguno Tokugawa Ieyasu (Tokugaxua Iejasu), nur poste li translokiĝis al Regiono Kanto. La ĉefurbo de la provinco estis Okazaki, kvankam la kastelo de Joŝida, proksime de Tojohaŝi estis la plej grava loko de la provinco.
La klano Macudajra posedis la provincon jam antaŭ la klano Tokugaŭa ne estiĝis, t.e. dum la epoko Sengoku.
La klano Ando devenas el la provinco Mikaŭa.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.