Mielkuko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mielkuko aŭ spica kuko estas formita kaj ornamita dolĉaĵo, pretigita el faruno, mielo (originale, nuntempe ofte per aliaj dolĉigaĵoj kiel inverta sukero, saĥarozo, amela siropo), lozigaj kaj aldonaj materialoj (spicoj por gustumado).
Oni sugestas kunigi ĉi tiun artikolon kun Spickuko. Bonvolu diskuti en la Diskuto. Nur ensalutintaj uzantoj povas aranĝi tion. |
La mielkuko havas grandan dolĉaĵ-entenon, oni ne ŝveligas, sed lozigas la farunaĵon per bakpulvoro aŭ alia materialo. Ĝi estas longtempe konsumebla, enhavas facile digesteblajn fruktosukerojn.
Post kunknedo de la bazmaterialoj, oni ripozigas la farunaĵon, rulpremas, formas, bakas kaj superŝutas per diversaj kovraĵoj (sukero, ĉokolado).