Miĉigano
subŝtato de Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Miĉigano (angle Michigan [MI-ŝi-gan]), aŭ malofte Miŝigano, estas usona subŝtato. Ĝi fariĝis la 26-a subŝtato de Usono la 26-an de januaro 1837.
Miĉigano State of Michigan | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtata kromnomo: The Great Lakes State ("La Subŝtato de la Grandaj-Lagoj") | |||||
Aliaj subŝtatoj de Usono | |||||
Ĉefurbo | Lansing | ||||
Plej granda urbo | Detrojto | ||||
Guberniestro | Gretchen Whitmer (ekde 1-a de januaro 2019) | ||||
Areo | 250.494[1] km² (8) | ||||
- Tero | 147.121[1] km² | ||||
- Akvo | 103.372[1] km² ( %) | ||||
Loĝantaro (2020) | |||||
- Loĝantaro | 10 077 331 (11-a) | ||||
- Denso | 40,23 /km² (16-a) | ||||
Aliĝo | |||||
- Dato | 26-a de januaro 1837 | ||||
- Ordo | 26 | ||||
Horzono | |||||
Latitudo | 41° 41' N al 48° 18' N | ||||
Longitudo | 82° 7' U al 90° 25' U | ||||
Larĝeco | 621 km | ||||
Longeco | 734 km | ||||
Alteco | |||||
- Plej alta | Monto Arvon, 603 m m | ||||
- Meza alteco | 275 m m | ||||
- Plej malalta | Lago Erie, 174 m m | ||||
Mallongigoj | |||||
- USPS | MI | ||||
- ISO 3166-2 | US-MI | ||||
Retejo | michigan.gov | ||||
La nomo deriviĝis el Lago Miĉigano, kies nomo venis el la oĝibva vorto mejĉigama, kiu signifas "granda akvo". Miĉigano tuŝas kvar el la kvin Grandaj Lagoj, kaj havas la plej longan akvo-bordon en la 48-ŝtata regiono de Usono, kaj pli da plezur-boatoj ol ĉiu alia ŝtato.
Miĉigano estas plej fama pro sia rolo kiel la naskiĝloko de la aŭtomobila industrio. Cetere, ĝi estas vigla turisma celloko, kiu logas feriantojn al Traverse City, Insulo Makinaŭo, Saŭgatuko kaj la Supra Duoninsulo. Vizitantoj venas de Usono kaj Kanado por ripozi, ĉasi bestojn kaj spekti belan naturan pejzaĝon.
Miĉigano estas konata samtempe pro siaj urboj, kies ekonomioj konsistas el peza fabrikado, kaj sia netuŝita sovaĝejo, situejo de pli ol 11.000 lagoj. Senteblas vasta kontrasto inter la bruado de la fabrikoj kaj ekspresvojoj en Detrojto kaj la trankvilo trovata en ĉiu angulo de la ŝtato.
La poŝta mallongigo estas MI, same kiel la kodo laŭ ISO 3166. La militŝipo USS Miĉigano nomiĝis honore al la ŝtato. La kromnomo de Miĉigano estas "la Ŝtato de l'Grandaj Lagoj." Malpli ofte, ĝi kromnomiĝas La Gula Ŝtato, pro eventoj en la toleda milito.