![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a7/Sir_Michael_Redgrave_portrait.jpg/640px-Sir_Michael_Redgrave_portrait.jpg&w=640&q=50)
Michael Redgrave
From Wikipedia, the free encyclopedia
Michael Scudamore REDGRAVE, OBI (20a de marto 1908 – 21a de marto 1985) estis brita teatra kaj kinarta aktoro, reĝisoro kaj verkisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
Dufoje (1958 kaj 1963) li estis nomumita plej bonkvalita aktoro en la Premioj Evening Standard kaj 'Aktoro de la Jaro' fare de la Variety Club of Great Britain. Krome li ricevis la gradon de Komandanto de la Ordeno de la Brita Imperio (OBI) en 1952, kaj tiun de kavaliro en 1959.
Redgrave estis edzo de la aktorino Rachel Kempson, kaj iliaj gefiloj — Vanessa Redgrave, Corin Redgrave kaj Lynn Redgrave — kaj nepoj sekvis elstarajn karierojn kiel teatraj kaj kinartaj geaktoroj.