![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8f/Michael_Caine_-_Viennale_2012_a_%2528cropped%2529.jpg/640px-Michael_Caine_-_Viennale_2012_a_%2528cropped%2529.jpg&w=640&q=50)
Michael Caine
angla aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Li naskiĝis en Londono kaj pasigis sian junaĝon en malriĉeco. Dezirante eskapi la malriĉecon kaj fariĝi fama, li frue decidis fariĝi aktoro.
Post labori kiel figuranto kaj en aro da malgrandaj roloj en teatro kaj kino, li meze de la 1960-aj jaroj famiĝis per filmoj kiel ekz. Zulu (1964), The Ipcress File (1965) kaj Alfie (1966). Por financi sian lukseman vivostilon, li daŭre aperis ankaŭ en malpli bonkvalitaj filmoj, sed per postulaj roloj li sukcesis konfirmi sian multfacetan talenton.
Ses-foje li estis nomumita por la Oskaro kaj dufoje li gajnis tiun ĉi premion: pro Hannah and Her Sisters (1987) kaj The Cider House Rules (2000).