![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f8/Michael_Bubl%25C3%25A9.jpg/640px-Michael_Bubl%25C3%25A9.jpg&w=640&q=50)
Michael Bublé
From Wikipedia, the free encyclopedia
Michael Steven Bublé - naskiĝis la 9-an de novembro 1975(nun 1975-11-09) en Burnaby, okcidente de Vankuvero en Brita Kolumbio, do nun estas 48-jara - estas kanada rokmuzika kantisto. Li ricevis plurajn premiojn, interalie dufoje la premion Grammy (en 2008 kaj 2010) kaj plurvoje la kanadan muzik-premion Juno. Lia debuta albumo de 2003, titolita laŭ lia nomo, estis inter la 10 plej sukcesaj muzikalbumoj en Britio kaj Kanado, kaj tutmonda komerca sukceso estis la albumo "It's Time" ("estas tempo") de 2005. La albumo "Call Me Irresponsible" ("nomu min senrespondeca") de 2007 ankoraŭfoje pli sukcesis, atingante pintan pozicion en la listoj pri plej sukcesaj muzikalbumoj en Kanado, Usono (listo "Billboard 200"), Aŭstralio kaj Eŭropo. Ĝis junio 2008, li vendis pli ol 20 milionojn da muzikalbumoj tutmonde, kaj la koncertado kaj publikado de muzikaĵoj ja pludaŭriĝas.
Michael Bublé | |
---|---|
![]() en 2008 | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Michael Steven Bublé |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1975 (1975-09-09) (48-jaraĝa) en Burnaby, Brita Kolumbio, ![]() |
Edz(in)o | Lusiana Lopilato |
Ĝenroj | ĵazo, popmuziko |
Instrumentoj | voĉo, piano |
Aktivaj jaroj | 1996 ĝis nun |
Retejo | www |
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Michael Steven Bublé |
Lingvoj | itala • angla • franca |
Ŝtataneco | Italio (2005–) Kanado ![]() |
Alma mater | School District 41 Burnaby (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Lusiana Lopilato (en) ![]() ![]() |
Infanoj | 4 |
Okupo | |
Okupo | kantisto kantoverkisto filmaktoro televida aktoro abelisto komponisto ĵazmuzikisto aktoro muzikproduktisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.michaelbuble.com |
La 28-an de februaro 2010, li estis inter la koncertantoj en la fina ceremonio de la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero.