From Wikipedia, the free encyclopedia
Miĥailo Dmitrieviĉ Lvov (ruse Михаил Дмитриевич Львов; 1848-1899) estis rusa kemiisto, asista profesoro kaj direktoro de la kemia laboratorio en la Universitato de Sankt-Peterburgo, kie li esploris plurajn kemiaĵojn, kaj profesoro pri neorganika kemio Virina Pedagogia Instituto de Sankt-Peterburgo kaj Teknologia Instituto de Petrogrado (1896). Li estis proksima amiko kaj asistanto de Aleksandro Butlerov (1828-1886.
Miĥail Lvov (1848-1899) | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 15-a de novembro 1848 en Saratovo, Rusio | |
Morto | 31-a de marto 1899 en Saratovo, Rusio | |
Tombo | Smolenskoye Orthodox Cemetery (en) vd | |
Lingvoj | rusa vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | |
Alma mater | Ŝtata Instituto pri Teknologio de Sankt-Peterburgo Universitato de Kazano Universitato de Sankt-Peterburgo Virina Pedagogia Instituto de Sankt-Peterburgo | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li diplomiĝis en 1871, en la Universitato de Sankt-Peterburgo kaj liaj sekvaj aktivaĵoj estas ligitaj al la universitato. Lvov estis la unua sintezanto de la neopentano[1], krom kompari la proprecojn de ĉiuj tri pentanaj isomeroj. Li ankaŭ esploris klorigadon, oksidadon, polimerigadon kaj aliajn reakciojn envolvantajn nesaturitajn organikajn kombinaĵojn. En 1883, li malkovris ke la klorigado de la etilenaj hidrokarbonidoj[2] estigas nesaturitajn alilajn kloridojn kaj detale studis ĉi-reakcion. L reakcio nuntempe estas uzata en la sintezo de la glicerino.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.