urbodistrikto de Moskvo, Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia
La urbodistrikto Meŝĉanskij (ruse Мещанский район, latinliterigite rajon Meŝĉanskij) situas en la Centra administra arondismento (ruse Центральный административный округ, latinliterigite Centralnij administrativnij okrug) de Moskvo, en la centra urboparto. La distrikto kovras areon de 460 hektaroj. En 2016 tie rezidis 60 014 loĝantoj.
Meŝĉanskij | |||
---|---|---|---|
Distrikto de Moskvo | |||
Flago | Blazono | ||
distrikto de Moskvo [+] | |||
Lando | Rusio | ||
Regionoj | Centra federacia regiono, Moskvo | ||
- koordinatoj | 56° N, 38° O (mapo)55.77583333333337.6275 [+] | ||
Loĝantaro | 56 077 [+] (2002) | ||
Meŝĉanskij | |||
Vikimedia Komunejo: Meshchansky [+] | |||
Dum jarcentoj ĉi-loke disvolviĝis diasporo de rifuĝintoj el Pollando (ĉefe ukrainoj, belorusoj kaj ceteraj ortodoksuloj), kiuj parolis pollingve. Ili nomis sin "mieszczanie" t.e. "urbanoj". Tiel aperis Meŝĉanskaja Sloboda (memadministrado). Ĝi okupis areon situantan ekster tiama Moskvo.
Fama blinda esperantisto kaj verkisto Vasilij Eroŝenko lernis ekde la 15-a de julio 1899 ĝis la 15-a de majo 1908 en Moskva lernejo-internulejo por blindaj infanoj, samtempe li ludis violonon kaj gitaron en tiea orkestro kaj kantis en la ĥoro. Ĝi tiam situis en la konstruaĵo: la Unua Meŝĉanskaja, 11 (nun Paco avenuo,13)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.