Mezoplodoj (aŭ Mezoplodontoj laŭ la greka etimologio) aŭ Mezoplodaj balenoj estas dekkvin specioj de dentobalenoj de la genro Mesoplodon, kio faras ĝin la plej granda genro en la ordo de cetacoj.[1] Du specioj estis priskribita tiom ĵuse kiom ĝis 1991 (nana bekobaleno) kaj 2002 (Perina mezoplodo), kaj marbiologoj antaŭdiras, ke la malkovro de pliaj specioj en la estonteco.[2] Ili estas la plej malbone konata grupo de grandaj mamuloj.[1] La genra nomo "mesoplodon" derivas el la greka meso- (mezo) - hopla (armoj) - odon (dento), kaj povus esti tradukita kiel 'armita per dento en la centro de la makzelo'.[2]
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Fermi
- Mezoplodo nordmara aŭ Nordmara mezoplodo (M. bidens) Sowerby, 1804
- Aŭstralia mezoplodo aŭ mezoplodo aŭstralia (M. bowdoini) Andrews, 1908
- Hubsa mezoplodo, mezoplodo kalifornia aŭ kalifornia mezoplodo (M. carlhubbsi) Moore, 1963
- Tropika mezoplodo aŭ mezoplodo tropika (M. densirostris) Blainville, 1817
- Mezoplodo antila aŭ Antila mezoplodo (M. europaeus) Gervais, 1855
- Ginkodenta baleno aŭ Ginkodenta mezoplodo (M. ginkgodens) Nishiwaki and Kamiya, 1958
- Greja mezoplodo, Greja dentobaleno, mezoplodo malgranda, aŭ malgranda mezoplodo (M. grayi) von Haast, 1876
- Hektora mezoplodo (M. hectori) Gray, 1871
- Deraniĝagala mezoplodo (M. hotaula) Deraniyagala, 1963[3]
- Zondenta baleno aŭ Zondenta mezoplodo (M. layardii) Gray, 1865
- Truea bekobaleno, Truea mezoplodo, mezoplodo grizdorsa aŭ grizdorsa mezoplodo (M. mirus) True, 1913
- Perina mezoplodo (M. perrini) Dalebout, Mead, Baker, Baker & van Helden, 2002
- Nana mezoplodo, nana bekobaleno, aŭ Perua mezoplodo (M. peruvianus) Reyes, Mead, and Van Waerebeek, 1991
- Stejnegera mezoplodo aŭ mezoplodo stejnegera (M. stejnegeri) True, 1885
- Glavodenta baleno aŭ Glavodenta mezoplodo (M. traversii) Gray, 1874
La Tropika botelnazulo (Indopacetus pacificus, konata ankaŭ kiel la Hind-Pacifika bekobaleno aŭ tropika botelnaza baleno) estis origine asignita al Mesoplodon, sed Joseph Curtis Moore lokigis ĝin en ĝia propra genro, Indopacetus, taksonomia asigno kiu estis sekvita fare de aliaj esploristoj.[2]
Oni konas du formortintajn speciojn de Mesoplodon, nome M. posti[4] kaj M. slangkopi.[5]
Pitman 2008, Characters and Taxonomic Relationships, pp. 721–724
Olivier Lambert kaj Stephen Louwye (2016). "A new early Pliocene species of Mesoplodon: a calibration mark for the radiation of this species-rich beaked whale genus". Journal of Vertebrate Paleontology 36 (2): e1055754. doi:10.1080/02724634.2015.1055754.
G. Bianucci, O. Lambert, and K. Post. 2007. A high diversity in fossil beaked whales (Mammalia, Odontoceti, Ziphiidae) recovered by trawling from the sea floor off South Africa. Geodiversitas 29(4):561-618
- esperante De Smet, W.M.A. 1971: La nomoj de la cetacoj (unua parto), Scienca Revuo, 22/1(87), Beogrado, Jugoslavujo, p. 21-48.
- esperante De Smet, W.M.A. 1971: La nomoj de la cetacoj (dua parto), Scienca Revuo, 22/2(88), Beogrado, Jugoslavujo, p. 39-48.
- esperante De Smet, W.M.A. 1971: La nomoj de la cetacoj (tria parto), Scienca Revuo, 22/3(89), Beogrado, Jugoslavujo, p. 71-78.