meza parto de la ŝtonepoko inter la paleolitiko kaj la neolitiko From Wikipedia, the free encyclopedia
Mezolitiko aŭ Epipaleolitiko (el la greka μὲσος, mesos = meza kaj λίθος, lithos = ŝtono, kun la signifo de meza ŝtonepoko) estas parto de la ŝtonepoko inter Paleolitiko (la plej frua) kaj Neolitiko (la plej nova), proksimume ekde la fino de la lasta glacialo.
En Proksima Oriento, Mezolitiko komenciĝis ĉirkaŭ 18-20000 jarojn a.K. kaj finiĝis ĉirkaŭ 9500 a.K.
En Eŭropo: ekde ĉirkaŭ 10000 jarojn a.K., depende de la landoj, ĝis 5000 a.K.
En aliaj mondopartoj : inter ĉirkaŭ 10000 kaj 400 a.K. En Japanio, Ĵomon-epoko (14000 - 3000 a.K.) povas esti rigardata kiel mezolitika kulturo.
Epipaleolitiko ("fine de malfrua Paleolitiko") estas samsignifa termino kiel Mezolitiko, tiamaniere ke ĝi priskribas homajn industriojn de la sama periodo. Ĝi estas plej ofte uzita por priskribi ekstereŭropajn industriojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.