La meza kartoĉo estas pli forta ol la pistola kartoĉo, sed pli malforta ol tiu de la fusilo.

Thumb
germana kurta kartoĉo 7,92 × 33 mm

Oni evoluigis tion pro kolektitaj spertoj de la unua mondmilito, laŭ kiuj la pafistoj plej ofte pafis nur je 200-300 m, tiel la teoria kapablo de pafdistanco je 800 – 1000 m estas superflua. Tiel oni superflue eluzis pulvon. Malpliigante pulvoentenon de la kartoĉo, pafisto povas kunporti pli da municio. Alia avantaĝo estas, ke pro la pli malgranda kvanto de la pulvo, la pafilo pli malforte repuŝas dum pafo. Tiu meza kartoĉo estis larĝe uzita en la dua mondmilito.

Plej kutimaj tipoj

Thumb
10.4x38mmR meza kartoĉo
  • 10,4 x 38mmR: Produktita en Swiss, ekde 1870, uzata en M1870 Vetterli
  • 7,92 × 33 mm ("kurz" – kurta): produktita en Germanio, ekde 1941, uzata en MP/StG44, nuntempe Mauser K98.
  • .30 Carbine (7,62 × 33 mm): produktita en Usono ekde 1942, uzata en M1 Carbine
  • 7,62 × 39 mm / 43M: produktita en landoj de la Varsovia Kontrakto, uzata en AK–47, RPD, RPK. Ĝi uzeblas ĝis 400 metroj je celita pafo, ĝis 600 metroj larĝa pafado. La kartoĉo kun volfram-karbido povas trabati kirason de 19 mm, en distanco de 75m
  • .223 Remington (5,56×45 mm NATO): kartoĉo uzata en Usono, Nato-landoj en AR–15/M16/M4, IMI Galil, HK G36, FN Minimi/M249 SAW. Ĝi uzeblas ĝis 300 metroj je celita pafo.
  • 5,45 × 39 mm / 74M: soveta kartoĉo, responde al usona kartoĉo de 5,56. Ĝi estas uzata en AK–74, AN–94, RPK–74. Nesukcesa evoluigo.
  • 4.85 × 49 mm: brita eksperimenta kalibro, por SA80, sed neuzata.
  • 4,73 × 33 mm (DM11): senuja kartoĉo, uzata en G11 (la ujo forbrulas dum elpafo). La projekto fiaskis.
  • 4,6 × 30 mm: kartoĉo de HK MP7 PDW (Personal Defence Weapon), uzata por trabati la kuglorezistan veŝton. Ĝi estas produktita ekde 2001.
  • 5,7 × 28 mm (SS190): kartoĉo de FN P90 PDW kaj Five-seveN.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.