Meza Insulo (Eria Lago)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Meza Insulo, en angla Middle Island, estas la plej suda punkto de tero de Kanado, situanta ĉe 41°41'N, 82°41"Ok, aŭ ĉirkaŭ 41.7 gradoj de norda latitudo. La plej suda parto de la insulo kuŝas je kelkaj metroj el la usona limo. Ĝi kuŝas en la Eria Lago, ĝuste sude de la insulo Pelee, kaj estas parto de la Nacia Parko de Terpinto Pelee. Ĝi formas parton de la provinco Ontario. Ĝi estas je ĉirkaŭ la sama latitudo kiel plej sudaj punktoj en Miĉigano, kaj Mentor (Ohio), kiu estas preskaŭ la plej nordorienta pinto de tiu ŝtato usona.
La plej suda pinto de la Meza Insulo estas je latitudo Nordo 41°40'53". Dudeksep usonaj ŝtatoj kuŝas entute aŭ parte norde de tiu punkto. Dume 13 ŝtatoj estas entute norde de tiu latitudo (nome Alasko, Vaŝingtonio, Idaho, Minesoto, Montano, Norda Dakoto, Miĉigano, Majno, Viskonsino, Oregono, Suda Dakoto, Nova Hampŝiro kaj Vermonto).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.