![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a3/Central_Asia.svg/langeo-640px-Central_Asia.svg.png&w=640&q=50)
Centra Azio
regiono de Azio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Centra Azio aŭ Mez-Azio estas interna parto de Azio, kiu inkluzivas teritoriojn de iamaj sovetaj respublikoj: Uzbekio, Kirgizio, Taĝikio kaj Turkmenio. Al Centra Azio ofte apartenas ankaŭ sudaj partoj de Kazaĥio, sude de Aralo-Irtiŝa akvodivida linio. Granda parto de la teritorio estas okupita de dezertoj Karakumo kaj Kizilkumo, ĉirkaŭita sude kaj oriente per altaj montaroj: Kopetdago, Pamiro kaj Alajo. Tra la Centra Azio fluas riveroj Amudarjo kaj Sirdarjo. Ĉi tie troviĝas Arala Maro (fakte lago!) kaj lago Balĥaŝo. Pli norde plataĵoj kaj ebenaĵoj formas du altzonojn: unuan, kun alteco 500-1500 m - Gobio, Alaŝano, Ordos, Ĝungara kaj Tarima ebenaĵoj; kaj la duan, kun alteco 4000-4500 m - Tibeta montaro, dividitaj per altaj montoĉenoj de Tjanŝano, Kunluno, Nanŝano, Karakorumo ka. Klimato estas kontinenta, kun sedimentoj en ebenaĵo 50-200 mm jare kaj en montoj - 500-1000 mm. Plejofte la teritorioj estas okupitaj de dezertoj, stepoj kaj duondezertoj.
Centra Azio | ||
---|---|---|
Mondregiono | ||
![]() | ||
regiono, kultura regiono [+] | ||
Lando | Azio | |
- koordinatoj | 45° 18′ 0″ N, 63° 54′ 0″ O (mapo)45.363.9 | |
![]() |
||
Centra Azio | ||
![]() |
||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/61/Location-Asia-UNsubregions.png/320px-Location-Asia-UNsubregions.png)