Meza Atlaso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Meza Atlaso (arabe الأطلس المتوسط [Al-aţlas al-mutawasiţ]) estas montaro kiu etendiĝas tra longeco de ĉirkaŭ 350 km, sud-okcidenten nord-orienten en Maroko. Ĝi situas inter Rif-montaro kaj Alta Atlaso, kovrante totalan surfacon de 2,3 milionoj da hektaroj, ĉu 18 % de la altmontara teritorio de tiu lando.
Meza Atlaso | ||
---|---|---|
montara sistemo • regiono | ||
La plej alta punkto | Monto Bu-Naceŭro (3 356 m) | |
Longeco | 350 km | |
Areo | 23 000 km² | |
Najbaraj tutaĵoj | Alta Atlaso | |
Kontinento | Afriko | |
Situo | Maroko | |
Geografia situo | 33° 34′ N, 3° 53′ U (mapo)33.566666666667-3.8833333333333 f1 | |
Ĝi ĉefe troviĝas en la provincoj de Ĥenifra, Ifrane, Bulmane, Sefru, El Hajeb, sed ankaŭ en partoj de la provincoj de Taza kaj Beni Mellal.
Tiu ĉi ĉeno apartenas al Atlasoj, kaj pli precize, al unu el la tri elementoj de la tri marokaj partoj de la montaro — la du aliaj estante Alta Atlaso kaj Anti-Atlaso.
Meza Atlaso konstituas teritorion de nekutima ĉarmo. Ĝiaj flaŭra kaj faŭna biodiversecoj destinas ĝin al turismo. Tamen la paŝtismo restas la unua ekonomia resurso.