komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Mettmenstetten estas komunumo en la distrikto Affoltern, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4065 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mettmenstetten (stacidomo). |
Mettmenstetten | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Affoltern |
Koordinatoj | 47° 14′ 42″ N 8° 27′ 52″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 4065 |
Areo | 13,11 km² |
Alteco | 468 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8932 |
Komunumkodo | 0009 |
Mettmenstetten situas en kampara regiono meze en la Porka Prefektujo, kiel nomiĝas tradicie la regiono okcidente de la montoĉeno de Albis en la valo de la rivero Jonen, kiu alfluas la riveron Reuss.
Mettmenstetten situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj inter Zuriko kaj Affoltern ĉe Albis kaj Zugo. Ankaŭ per poŝtaŭtobuslinio trans la Albispasejo kaj aliaj buslinioj la komunumo estas bone konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio.
La unua dokumenta mencio de Mettmenstetten datiĝas de la jaro 1116 kiel Metemunstat. La posedon de la regiono akiris en la jaro 1173 la habsburganoj. La kavaliroj de Hünenberg fariĝis la voktoj de Obermettmenstetten ekde la jaro 1346. De ili devenas la blazono de la komunumo. En la 15-a jarcento la posedaĵo transiris al Zuriko kaj integriĝis en la voktdistrikton Knonaŭo, kiu fariĝis en la jaro 1835 la distrikto Affoltern.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.