![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7b/Provincia_di_Sassari-Stemma.svg/langeo-640px-Provincia_di_Sassari-Stemma.svg.png&w=640&q=50)
Provinco Sassari
provinco de Sardio kaj de Italio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La provinco Sassari estas provinco en Sardio, regiono de Italio, kun preskaŭ kvincent mil loĝantoj. Ĝia ĉefurbo, Sassari, estas la dua urbo laŭ loĝantaro en Sardio. En 2021 la provinco renomiĝas al nova titolo metropola urbo Sassari kaj fakte duoniĝis: la nova metropola urbo Sassari estas la okcidenta parto, kaj en la orienta parto stariĝis je tiu nomo nova provinco nordorienta Sardio, kiu tamen pli-malpli estas la daŭrigo de antaŭa provinco Olbia-Tempio (2001-2016).
Rapidaj faktoj Regionoj kaj provincoj de Italio, Ŝtato ...
Provinco Sassari | |
![]() | |
Regionoj kaj provincoj de Italio | |
---|---|
Ŝtato | ![]() |
Regiono: | ![]() |
Kodo laŭ ISO 3166-2: | SS |
Areo: | 7 692 km² (2018) |
Ĉefurbo: | Sassari |
Loĝantaro: | 491 884 (2018) |
Loĝdenso: | 63,95 loĝ./km² (2018) |
Kvanto de komunumoj: | 92 (2018) |
Poŝtkodo: | 07100 (Sassari), 07010-07041, 07043-07049, 07051-07052 (2018) |
Kodo laŭ ISTAT: | 090 (2018) |
Telefona prefikso: | 0784, 0789, 079 (2018) |
Retpaĝo: | http://www.provincia.sassari.it/ |
![]() | |
Fermi
La provinco Sassari samlimis la Sardan Maron de la Mediteraneo norde kaj okcidente, kaj sude inter 2016 kaj 2021 nur limis al la provinco Oristano kaj la provinco Nuoro, antaŭ 2016 ankoraŭ oriente havis limon al la tiutempa provinco Olbia-Tempio.