From Wikipedia, the free encyclopedia
Metro Express estas la nomo de malpeza fervoja transportsistemo en Maŭricio.
Metro Express | |||||
---|---|---|---|---|---|
rapidtramo | |||||
Lando(j) | Maŭricio vd | ||||
Situo | Maŭricio | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Metro Express | |
---|---|
'Urbos 100-3' en Rose Hill Central, Maŭricio | |
Trafikado | |
Trafikanto | Metro Express Ltd |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 30 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Maksimuma rapideco | 80 km/h |
Stacioj de la fervojlinio | |
21 stacioj / 22 | |
La itinero, kiam la fervojo estos finkonstruita, funkcios inter la distriktoj Port-Louis kaj Plaines Wilhems.
Maŭricio restis sen fervoja sistemo post la fermo de "Mauritius Government Railways" en la 1960-aj jaroj.
Pro pligrandiĝanta aŭtomobila uzado kaj kronika vojŝtopiĝo, planoj por malpeza fervoja sistemo estis proponitaj dum multaj jaroj.[1]
La 31-an de julio 2017 en Ébène la Registaro de Maŭricio subskribis kontrakton por la kreado de malpeza fervoja transportsistemo.[2]
La projekto estas gvidata de la hinda kompanio Larsen & Toubro, post kiam tiu gajnis la kontrakton de la registaro de Maŭricio por ₨ 18,8 miliardoj, el kiuj ₨ 9,9 miliardoj estas provizitaj kiel subvencio de la hinda registaro.[3][4]
La unua fazo de la projekto estis inaŭgurita la 3-an de oktobro 2019 de maŭricia ĉefministro Pravind Jugnauth kaj hinda ĉefministro Narendra Modi.[5]
La 17-an de decembro 2019 Metro Express Ltd, la kompanio administranta la sistemon, anoncis, ke funkciado komenciĝos la 22-an de decembro 2019 je la 11-a horo. Dum la komenca periodo de 15 tagoj oni transportis la pasaĝerojn senpage per prezentado de senpaga bileto, valida en donita direkto kaj por difinita tempodaŭro. La varba periodo finiĝis la 10-an de januaro 2020.[6]
Fazo 1 ligas Port-Luison al Rose Hill. Ĝi estis finonta en septembro 2019, sed la regula komerca servo ne komenciĝis antaŭ la 10-a de januaro 2020. Fazo 2 plilongigos la linion de Rose Hill ĝis Curepipe en septembro 2021[7]
Iuj malnovaj fervojaj trakoj estis malkovritaj dum konstruado en Rose Hill kaj eble estos uzataj kiel ekspoziciaĵoj por Fervoja Muzeo.[8]
De januaro 2020 unuopa tarifo por plenkreskulo estas ₨ 30 aŭ ₨ 20 se la vojaĝo ne implicas vojaĝi inter Coromandel kaj Barkly. Infanoj sub la aĝo de 3 jaroj kaj elekteblaj maljunuloj kaj handikapuloj rajtas senpagajn tarifojn.[9]
La 26-an de julio 2017, CAF anoncis, ke ili gajnis kontrakton por provizi 18 'Urbos 100-3' por valoro de pli ol € 100 milionoj. La interkonsento ankaŭ inkluzivas provizi la signalan sistemon, aŭtomatan veturan lokan sistemon (AVLS), transiran signalan prioritatan sistemon (TSPS), deponejekipaĵon kaj stir-simulilon.[10]
La Metro Express estis kritikita de multaj, precipe ĉar iuj homoj devis esti eksproprietigitaj ĉar ilia tero troviĝis sur la vojo de la estonta linio. Domoj devis esti detruitaj. Sindikatistoj ankaŭ esprimis sian zorgon pri la risko de laborperdo en la transporta sektoro ĉar la sistemo de malpeza fervojo estas efektivigita sur unu el la plej okupataj itineroj de la insulo.[11]
Stacio | Urbo | Adreso |
---|---|---|
Aapravasi Ghat | Port-Luiso | Place de l'Immigration |
Place D'Armes | Port-Luiso | |
Port Louis Victoria | Port-Luiso | Place Victoria |
St Louis | Port-Luiso | Pailles jonction road |
Coromandel | Port-Luiso | Black River Road |
Barkly | Beau Bassin-Rose Hill | Rue Nelson-Mandela |
Beau Bassin | Beau Bassin-Rose Hill | |
Vandermeersch | Beau Bassin-Rose Hill | Route A11 |
+ | Ebéne CybercityQuatre Bornes | |
+ | Mahatma GandhiRéduit, Moka | |
Rose Hill Central | Beau Bassin-Rose Hill | Place Jean Cardinal |
Belle Rose | Quatre Bornes | Promenade Roland Armand |
Quatre Bornes Central | Quatre Bornes | Route St. Jean |
St Jean | Quatre Bornes | Route A8 |
Trianon | Quatre Bornes | Route M2 |
Phoenix | Vacoas-Phoenix | Route Nalletamby |
Palmerstone | Vacoas-Phoenix | Avenue Swami Sivananda |
Vacoas Central | Vacoas-Phoenix | Avenue Swami Sivananda |
Sadally | Vacoas-Phoenix | Avenue Swami Sivananda |
Floreal | Vacoas-Phoenix | Avenue Swami Sivananda |
Curepipe North | Curepipe | Avenue Swami Sivananda |
Curepipe Central | Curepipe | Place Jan Palach |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.