Metodista Preĝejo de Monmouth
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Metodista Preĝejo de Monmouth (angle Monmouth Methodist Church, kimre Yr Eglwys Fethodistaidd) estas lokita en Monmouth, sud-orienta Kimrio. Ĝi situas tre malantaŭe de St James' Street inter konstruaĵoj. Dezajnita fare de George Vaughan Maddox kaj konstruita en 1837, ĝi konservas siajn originalajn galeriojn, orgenan balkonon kaj prilaboritan predikejon.[1]
Rapidaj faktoj Protestanta kirko • kapelo, Informaro ...
Metodista Preĝejo de Monmouth | |||
---|---|---|---|
Protestanta kirko • kapelo | |||
Informaro | |||
Eklezio: | Metodistoj | ||
Konstruado: | 1837 | ||
Arkitekturisto: | George Vaughan Maddox | ||
Geografia situo | 51° 48′ 43″ N, 2° 42′ 36″ U (mapo)51.812-2.71 f1 | ||
| |||
Adreso: | Monmouth, Monmouthshire | ||
Ŝtato: | Kimrio | ||
Retpaĝaro: | http://www.monmouthmethodist.org.uk | ||
Fermi
Komune kun multaj ne-konformismaj lokoj de kulto en la urbo, konstruitaj kiam urbaj aŭtoritatoj kunvivis tre multe kun la establita eklezio, ĝi estis intence situigita malantaŭ la domojn por malhelpi fari tro grandan defion al la establita ordo. Ĝi estas unu el la 24 vidindaĵoj de la itinero Monmouth Heritage Trail, kaj estas listigita konstruaĵo de Grado II*.[2]