videbla lumstrio de meteoroido kiu eniras la atmosferon de la Tero (aŭ ajnan alian korpon) From Wikipedia, the free encyclopedia
Meteoro (angle nomata shooting star, t.e. "pafiĝanta stelo") estas luma fenomeno, kaŭzata de la renkontiĝo de ĉiela korpo veninta el kosmo (meteoroido) kun la atmosfero (ekzemple sed ne nur Tera). Tre hela meteoro nomiĝas bolido. Postrestaĵo de meteoro atinginta surfacon nomiĝas meteorŝtono.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Meteora. |
Meteoro | |
Fizikaj ecoj | |
Tero dum jaro kelkfoje en sia orbito proksimiĝas al fluo de meteoroidoj. Kiam Tero trafas ĝian orbiton tiam meteoroidoj en grandaj (iame eĉ grandegaj) kvantoj enflugas la atmosferen. Ĉar meteoroidoj de unu fluo havas pli-malpli samajn orbitojn ili flugas tra la atmosfero fakte paralele. Sed pro perspektivo ŝajnas ke meteoroj elflugadas el unu punkto sur firmamento. Tiu punkto nomiĝas radianto. Okazaĵo kiam multaj meteoroj elflugadas el la sama radianto estas meteorfluo.
Fluo de meteoroidoj plejparte devenas de kometoj sed ni jam konas kelkajn meteorfluojn de asteroidoj. Kiam Tero troviĝas en densa zono de fluo tiam videblas multaj meteoroj dum horo. Tio kutimas por junaj fluoj. Sed laŭ la tempo la origina objekto donadas malpli kaj malpli da nova meterialo kaj jam la ekzistanta fluo dikiĝas en la spaco. Tial maljunaj meteorfluoj estas dikaj kaj maldensaj, rezulte meteorfluoj havas malgrandan horan oftecon sed longan daŭron.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.