Meningito
From Wikipedia, the free encyclopedia
Meningito estas genra nomo de la meningaj inflamoj. Meningo estas komuna nomo de la tri membranoj (duramatro, araknoido, piamatro), kiuj ĉirkaŭvolvas la cerbon kaj mjelon.
- malsanigantoj: diversaj mikroorganismoj el la flankaj kavoj, sinusoj aŭ tra la sangocirkulo atingas la meningon
- simptomoj: alta febro, kapdoloro, nuka rigideco, vomemeo, vomado, deliro aŭ sveniĝo.
- kuracado: per antibiotiko; se la malsaniganto estas viruso, ne kuracebla per medikamentoj
La meningito plej ofte malaperas sen spuro, postlasaĵo, sed ankaŭ povas okazigi morton.
Bonvolu atenti la konsilon rilate al artikoloj pri medicinaj temoj! |
- Kategorio Meningito en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)