Morto de Adolf Hitler
From Wikipedia, the free encyclopedia
Adolf Hitler estis germana politikisto kaj la estro de la Nazia Partio, Kanceliero de Germanio de 1933 ĝis 1945, kaj Führer ("Estro") de Nazia Germanio de 1934 ĝis 1945. Li mortigis sin mem per pafo la 30an de Aprilo 1945 en sia rifuĝejo Führerbunker en Berlino.[1][2][3] Ankaŭ Eva Braun, lia edzino de antaŭ unu tago, memortigis sin per engluto de cianido.[4] Laŭ la kaj verkitaj kaj parolaj instrukcioj lasitaj de Hitlero, tiun vesperon iliaj restaĵoj estis forportitaj tra la porurĝaj ŝtuparoj de la bunkro, trempitaj en petrolo, kaj bruligitaj en la Regna Kancelierejo ekster la bunkro.[5][6] Registroj en la Sovetuniaj arkivoj montris, ke iliaj bruligitaj restaĵoj estis rekuperitaj kaj enterigitaj en sinsekvaj lokoj ĝis 1946.[7] En 1970, ili estis denove elterigitaj, kremaciitaj kaj la cindroj estis disigitaj.[8]
Rakontoj diferencas pri la kaŭzo de la morto; unu versio asertas, ke li mortis nur pro veneno[9] kaj alia versio postulis, ke li mortis pro memfarita pafo dum li formordis cianidujon.[10] Nuntempaj historiistoj malakceptis tiujn rakontojn kiel el soveta propagando[11][12] aŭ el intenca kompromito por rekunigi la diferencajn konkludojn.[13][14] Unu atestanto asertis, ke la kadavro de Hitlero montris signojn de pafo trabuŝa, sed tio malverŝajne estis pruvita.[15][16] Dentaj restaĵoj trovitaj en la kadavro de Hitlero estis kongruigitaj kun liaj dentaj informoj de 1945.[17][18] En 2009, usonaj esploristoj faris DNA analizon al kraniero kiu laŭ sovetaj funkciuloj estis de Hitlero.[19][20] La DNA analizo kaj posta ekzaminado indikis, ke ĝi apartenis al virino malpli ol 40-jaraĝa.[21][22]
Pro politikaj tialoj, Sovetunio prezentis variajn versiojn pri la sorto de Hitlero.[23][24] En la jaroj tuj post la milito, la sovetoj defendis, ke Hitlero ne estis mortinta, sed male li estis fuĝinta kaj estis protektita de iliaj iamaj Okcidentaj Aliancanoj.[23]