From Wikipedia, the free encyclopedia
La Medicina Universitato en Lublin (pole Uniwersytet Medyczny w Lublinie) estas instituto de supera klerigo en la pola urbo Lublin. Ĝi konsistas el 4 fakultatoj. En la universitato studas proksimume 6500 gestudentoj.
Medicina Universitato en Lublin | ||
---|---|---|
universitato esplora institucio esplora institucio | ||
Informoj | ||
fondodato | 1950 | |
speco | ŝtata | |
Situo | ||
Geografia situo | 51° 14′ 54″ N, 22° 32′ 56″ O (mapo)51.24832522.54883889 | |
lando | Pollando | |
urbo | Lublin, Pollando | |
Estraro | ||
Rektoro | Andrzej Książek | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | ĉ. 6.500 (2007) | |
nombro de kunlaborantoj | ĉ. 1.619 (2007) | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
| ||
Historio pri instruado de medicino en Lublin datiĝas de 1944, kiam estis fondita Universitato Maria Curie-Skłodowska. Samjare kreiĝis Kuracista Fakultato, jaron poste ankaŭ Farmacia Fakultato. En 1950 oni apartigis Kuracistan Akademion, kiel publikan altlernejon. Ankoraŭ samjare ĝi alinomiĝis al Medicina Akademio - nuntempe Medicina Universitato.
Laŭ promocilisto de la Fondaĵo Eduka Perspektivo en 2020, konsideranta 21 indeksojn (i.a. prestiĝon, sciencan potencialon, internaciigon), la universitato iĝis la plej bona en Lublinio kaj la 15-a en Pollando. Inter la medicinaj universitatoj akiris la 5-an lokon.
Fine de 2016 studis 6817 personoj, en tio 1336 eksterlandaj studentoj. Ĝis nun diplomiĝis pli ol 12 mil kuracistoj, 2 mil dentistoj, 5 mil farmaciistoj kaj 4 mil magistrinoj pri flegado.
La altlernejo aliĝis al la programo Erasmus+ kaj kunlaboras kun universitatoj kaj institucioj de Usono, Danio, Nederlandoi, Italio, Germanio, Ukrainio. Pere de la programo TEMPUS ligis kontakton kun Hispanio kaj Belgio.
En la 70-aj jaroj funkciis kursoj de Esperanto. Unu el studentoj Zenon Waldemar Dudek estis kunfondinto de interaltlerneja Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.