Medianto
la tria tono en diatona gamo, inter la supertoniko kaj la subdominanto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Medianto (lat. medius „la meza“) estas en la muzikteorio trisono, kiu estas tritoparenca kun alia trisono.
Ĉiu trisono, kies bazotono staras en trita distanco al la bazotono de alia trisono, estas rigardebla kiel medianto. Oni distingas inter ettrita kaj grandtrita parenceco. Ettrite parencaj estas ĉiuj maĵoraj kaj minoraj trisonoj, kies bazotono staras etan triton super aŭ sub la bazotono de la elirtrisono. Pro tio estas negrave, ĉu la necesaj trisonaj tonoj enestas en la elirtonalo (gam-apartenaj).
Grandtrite parencaj estas do ĉiaj trisonoj, kies bazotono lokas grandan triton super aŭ sub la bazotono de la elirtrisono. Ankaŭ jen eblas ĉiuj variaĵoj en maĵoro kaj minoro.
Apartan gravecon havas je tio tiuj mediantoj, kiuj konsistas nure el la materialo de la elirtonalo:
- La (maĵora aŭ minora) paralelsono estas la ettrite parenca medianto; je maĵoro etan triton sub, je minoro etan triton super la bazotono.
Ekzemploj: C-maĵoro ↔ a-minoro; f-minoro ↔ A♭-maĵoro; E-maĵoro ↔ c♯-minoro; b-minoro ↔ D-maĵoro - La kontraŭparalelo estas grandtrtie parenca medianto; je maĵoro etan triton super, je minoro etan triton sub la bazotono.
Ekzemploj: C-maĵoro ↔ e-minoro; f-minoro ↔ D♭-maĵoro; E-maĵoro ↔ g♯-minoro; b-minoro ↔ G-maĵoro.