Medeiros e Albuquerque
From Wikipedia, the free encyclopedia
José Joaquim de Campos da Costa de Medeiros e Albuquerque [ĵoze ĵoakim dikampŭz dakosta dimedejruz jaŭbukerki] (naskiĝis en la 4-a de septembro 1867, en Recifo, kaj mortis en la 9-a de junio 1934, en Rio-de-Ĵanejro) estis brazila ĵurnalisto, profesoro, politikisto, poeto, rakontisto, teatra verkisto, romanisto, oratoro, eseisto kaj memorverkisto. Li estas fondinto de la Seĝo 22 de la Brazila Beletristika Akademio, kies patrono estas José Bonifácio de Andrada e Silva, la Plej Juna. Respublikano, Medeiros e Albuquerque verkis la himnon Hino à Proclamação da República ("Himno al la Proklamado de la Respubliko", musikigita de Leopoldo Américo Miguez), grava brazila glorkanto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Medeiros e Albuquerque | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 4-an de septembro 1867 (1867-09-04) en Recife | ||||
Morto | 9-an de junio 1934 (1934-06-09) (66-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro | ||||
Lingvoj | Esperanto • portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo ![]() | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Armando Quevedo vd | ||||
Okupo | ŝtata funkciulo verkisto esperantisto poeto politikisto ĵurnalisto instruisto romanisto ![]() | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Brazilian Republic Anthem vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/d/da/Medeiros_e_Albuquerque.gif)