![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/18/Mesha_stele.jpg/640px-Mesha_stele.jpg&w=640&q=50)
Meŝa-steleo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Meŝa-steleo (ankaŭ moaba ŝtono, Steleo de Meŝa) estas steleo (memorŝtono) kun enĉifraĵo en moaba lingvo. Tiu bazalta ŝtono estas la plej malnova memorigaĵo en hebrea-parenca lingvo kaj skribo. En la skribo fieras la moabita reĝo Meŝa – krom konstruado – pri liberigo de sia popolo el la vazala servo kaj tributdevo de norda Israelo sub reĝo Ahab de Dinastio Omri. Ĝi estas datata je ĉ. 850 a.K.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/18/Mesha_stele.jpg/320px-Mesha_stele.jpg)
La 124 cm alta, 71 cm larĝa, nigra-bazalta steleo estis malkovrita en 1868 oriente de la Morta Maro ĉe Diban fare de la elzasa misionisto Frederick Augustus Klein, sed pli poste ĝi estis detruita fare de beduinoj de Beni Hamiden, por vendi ĝin en pecetoj. La restaŭrita ŝtono nun videblas en la Louvre en Parizo, unu kopio en la Brita Muzeo en Londono. Oni trovis en 1958 en Kerak pluajn fragmentojn kun simila enĉifraĵo pri la sama evento.
La fondo de la Meŝa-steleo instigis ondon de sciencaj falsigaĵoj en ĉ. 1870.