Maŝino de Turing
abstrakta matematika modelo de komputado, kiu skribas signojn sur bendon laŭ tabelo da reguloj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Maŝinoj de Turing estas ekstreme simplaj simbol-manipulantaj aparatoj, kiuj — malgraŭ sia simpleco — povas esti adaptitaj por simuli la logikon de ajna komputilo, kiu eble povus esti foje konstruata (kvankam eble tre malefike). Ili estis priskribitaj en 1936 fare de Alan Turing. Maŝino de Turing, kiu kapablas simuli ajnan alian maŝinon de Turing, estas nomata universala maŝino de Turing (aŭ simple universala maŝino).