Matilda (Anglio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Matilda de Anglio, aŭ Imperiestrino Matilda, angle Empress Maud [mo:d], (naskiĝis la 7-an de februaro 1102 en Westminster, mortis la 10-an de septembro 1167 en Rouen) estis la filino kaj heredanto de reĝo Henriko la 1-a de Anglio kaj Matilda de Skotlando. Ŝi estis (pro edziniĝo) imperiestrino de la Sankta Romia Imperio, kaj pli poste (ankaŭ pro edziniĝo) grafino de Anĵuo kaj Maine, kaj mallongtempe ankaŭ (proprarajte, ne pro edziniĝo) reĝino de Anglio kaj dukino de Normandio.
Ĉi tiu artikolo temas pri aristokrato en Anglio kaj Francio. Por aristokrato en Saksio kaj Bavario rigardu la paĝon Matilda Plantaĝeneto. |
En 1114 ŝi edziniĝis en Majenco kun imperiestro Henriko la 5-a de la Sankta Romia Imperio, sed jam en 1125 fariĝis vidvino kaj ne havis infanojn. En 1128 ŝi edziniĝis kun Gotfredo Plantaĝeneto (1113-1151). Post la morto de ŝia patro Henriko la 1-a en 1135, ŝia kuzo Stefano de Blojso pretendis la anglan tronon anstataŭ la rajta heredanto Matilda, kio rezultigis internan militon en Anglio inter Stefano kaj Matilda. Dum tiu milito Matilda regis en 1141 dum kelkaj monatoj sur la angla trono antaŭ ol ree perdi ĝin al Stefano. Ŝia filo Henriko poste fariĝis reĝo de Anglio.
- Kategorio Matilda (Anglio) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri historio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |