From Wikipedia, the free encyclopedia
La matena stelo aŭ matenstelo estas batarmilo, kiu estis uzata en la mezepoko kaj ĝis la frua moderna epoko. Ĝi estas la pluevoluigado de la bataldraŝilo.
La klasika speco de matenstelo konsistas el 60 cm longa, forta lignotenilo, je kies fino estas ligna aŭ fera kapo (ĉ. 8 ĝis 20 cm de diametro). Tiu kapo havas dornojn, kiuj donis al ĝi stelforman aspekton. Ofte je la malsupra fino de la tenilo estis fiksita pugorimeno por malebligi la perdon de la armilo en batala ĥaoso. La uzon de matenstelo estas komparebla kun batalmartelo aŭ batalhakilo. Por uzi la matenstelon oni bezonas multe da forto, tamen la uzo estis rigardata kiel „nekavalireca“. Variantoj ĉe kiuj la kapo estis ligita de ĉeno al la tenilo nomiĝas batsldraŝilo.
Hodiaŭ preciza difino de matenstelo estas malfacila.
La matenstelo estis uzata ĝis en la 17a jarcento. En la tranĉea milito de la unua mondmilito estis uzataj similaj armiloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.